Alvenis nia dua elsendo! “Universeala Lindo 002”

books

Finfine alvenis la nova elsendo de Universeala Lindo! Literatura batalo: prozo kontraŭ poezio. Elstaraj argentinaj esperantistoj salutas nin: Rubén Diaconu, Ruben Sánchez, Gabriel Wagner. Ni intervjuas Marcelo Lucero-n pri la lasta Argentina Kongreso en Mendozo. Ni babilas kun Cecilia Prudkin Silva pri Esperanto, itala kino, ktp.

Aŭskultu la elsendon:

aŭ elŝutu ĝin ĉi tie

Vi ankaŭ povas atingi nian podkaston per RSS

Jen la unua elsendo de “Universeala Lindo” !

Ni prezentas nian novan podkaston. Kial “Universeala lindo”? Tio estas hispanlingva vortludo pri “universala lingvo”, pli precize, argentina slango kiu signifas “ĝuu iri tra la universo”.

Ni parolos pri tre diversaj aferoj, ni intervjuos esperantistojn el Argentino kaj el la tuta mondo. Foje ni parolos pri kulturo, ŝercoj, sporto, novaĵoj, ktp. En ĉi tiu unua elsendo, ni parolas pri iom da filmoj kaj libroj. Akompanu nin!

Aŭskultu la elsendon:

aŭ elŝutu ĝin ĉi tie

Vi ankaŭ povas atingi nian podkaston per RSS

LogoEo