Jen la unua elsendo de “Universeala Lindo” !

Ni prezentas nian novan podkaston. Kial “Universeala lindo”? Tio estas hispanlingva vortludo pri “universala lingvo”, pli precize, argentina slango kiu signifas “ĝuu iri tra la universo”.

Ni parolos pri tre diversaj aferoj, ni intervjuos esperantistojn el Argentino kaj el la tuta mondo. Foje ni parolos pri kulturo, ŝercoj, sporto, novaĵoj, ktp. En ĉi tiu unua elsendo, ni parolas pri iom da filmoj kaj libroj. Akompanu nin!

Aŭskultu la elsendon:

aŭ elŝutu ĝin ĉi tie

Vi ankaŭ povas atingi nian podkaston per RSS

LogoEo

 

 

 

6 pensoj pri “Jen la unua elsendo de “Universeala Lindo” !

  1. Sufiche spontanea, natura interparolado de du homoj evidente plene regantaj la lingvon. Kaj lerte esprimantaj siajn ideojn. Vera babilado, shajne preskau improviza. Do, interesa auskultado! Kiam alvenos la proksima?

    Ŝati

Komenti